alinome.net estas persona retzono, gastiganta plurajn sendependajn projektojn samaŭtorajn:

Bicikle vivi (vivirenbicicleta.info)

Sobreco kaj inĝenio anstataŭ mono donas liberon pedalade senhaste vojaĝi. Informo pri kuŝbicickloj, ideoj pri bagaĝo, tekstoj pri bicikloj kaj vojaĝoj... Pri alispecaj biciklumado — kaj vivado.

Paĝaro dulingva: hispana kaj esperanta.

Programandala (programandala.net)

(retro)programado, (retro)programoj, (retro)komputiloj, (retro)komputado, (retro)komputiko...

Paĝaro trilingva: hispana, esperanta kaj angla.

Jorge Manrique [pr. ĥorĥe manrike] (jorgemanrique.alinome.net)

Pri la 15-jarcenta kastilia poeto. Lia verkaro; bibliografio; citaĵoj kaj referencoj fake ordigitaj.

La paĝaro estas en la hispana.

Leteroj al Aljen (alien.alinome.net)

Malrapida interplaneda leteraro...

Paĝaro dulingva: hispana kaj esperanta.

Tokipono (tokipona.alinome.net)

Pri la tokipona lingvo: ecoj, vortaroj, prononcado kaj pluraj tekstoj.

Paĝaro dulingva: hispana kaj esperanta.