Kuŝbicikloj de 26-colaj radoj
Enhavo:
Listo de kuŝbicikloj havantaj du 26-colajn radojn.
Kiam mi ekigis mian unuan projekton konstrui kuŝbiciklon,
mi nur du ideojn havis klaraj: ĝi estu de mallonga tipo, kaj ĝi havu du
26-colajn radojn, kio estas ordinara mezuro ĉe ĉiaterenaj bicikloj.
Mi preferis mallongan kuŝbiciklon por pli facile ĝin porti trajne,
buse kaj metroe. Longaj kuŝbicikloj tre pli longas ol ordinara biciklo,
kio malfaciligas transporti ilin.
Pri radmezuro: mi ne volas porti du malsamajn kromajn aertubojn, nek limigi
elekteblojn kiam necesos akiri radbendon (radbendoj pli malgrandaj ol 26-colaj
estas ne multaj).
Plej multaj kuŝbicikloj havas antaŭan radon pli malgrandan ol
malantaŭan, ĉar tio ege faciligas dezajni kadron, stirilon,
transmision kaj sidilpozicion. Tamen ekzistas modeloj de du samgrandaj radoj,
el kiuj modeloj iuj malmultaj havas 26-colajn radojn.
La unua modelo tia kiun mi rete trovis estas Flevobike,
biciklo de antaŭarada tirado kaj originala stirsistemo; tiu biciklo havas multajn
versiojn de kiam oni ĝin inventis. Dua modelo estas Optima Condor,
belega kuŝbiciklo, ideala por longaj dusakaj vojaĝoj.
Jena listo montras ĉiujn mallongtipajn modelojn 26-col-radajn kiujn mi
konas.
La fotojn mi prenis el la retpaĝoj menciitaj kun ĉiu modelo.
- Azub Hardcore
-
-
Radaksa distanco: 104 cm
-
Sidila alto: 68-74 cm
-
Krankŝafta alto: 82-92 cm
- Azub Ibex
-
-
Radaksa distanco: 104 cm
-
Sidila alto: 62-68 cm
-
Krankŝafta alto: 77-83 cm
- Azub Max
-
-
Radaksa distanco: 104 cm
-
Sidila alto: 62-68 cm
-
Krankŝafta alto: 77-83 cm
- Bacchetta Giro 26
-
-
Radaksa distanco: 116'84 cm
-
Sidila alto: 60'96-62'23 cm
-
Krankŝafta alto: 81'28-82'55 cm
- Cruzbike Freerider V1
-
- Cruzbike Freerider V2
-
- Cruzbike Sofrider V1
-
- Cruzbike Sofrider V2
-
- Challenge Distance
-
-
Radaksa distanco: 105 cm
-
Sidila alto: 61 cm
-
Krankŝafta alto: 79 cm
-
Alia retejo: Challenge Distance
- Challenge Seiran (ASS)
-
-
Radaksa distanco: 126 cm
-
Sidila alto: 62 cm
-
Krankŝafta alto: 80 +/- cm
- Challenge Seiran (USS)
-
-
Radaksa distanco: 126 cm
-
Sidila alto: 62 cm
-
Krankŝafta alto: 80 +/- cm
- Ecobent Basic
-
-
Radaksa distanco: 105-125 cm
-
Sidila alto: 65 cm
-
Krankŝafta alto: >=95 cm
- Ligfietsshop Tempelman Flevobike
-
- M5 26/26 high bar
-
- M5 26/26 low bar
-
- Optima Condor
-
-
Radaksa distanco: 107 cm
-
Sidila alto: 67 cm
-
Krankŝafta alto: 78 cm
-
Alia retejo: Airodin
- Vision Saber R65
-
-
Radaksa distanco: 101'6 cm
-
Sidila alto: 68'58 cm
-
Krankŝafta alto: 80'01 cm
- ZOX ZOX26 S-frame
-
-
Radaksa distanco: 110 cm
-
Sidila alto: 53 cm
-
Krankŝafta alto: 70 cm
- ZOX ZOX26 low
-
-
Radaksa distanco: 110 cm
-
Sidila alto: 40 cm
-
Krankŝafta alto: 70 cm