La tempo-biciklo

Se tempo-maŝino havus pedalojn, probable ĝi similus ĉi-tiun belegan kreaĵon kiu alvenis antaŭ Kristnasko 2022a, por min akompani monatojn dum Urganda pacience atendas la alvenon de la suno:

Aluminia kotŝirmilo Kranko kaj pedalo Lumilo kaj  stiriltubo Malantaŭa freto Risortoj de la  selo Rapidum-ŝanĝilo kaj stiril-tenilo Kovrilo de la kranka  dentradaro Generatoro Malantaŭa  bremso Bremsilo Selo Marko  JIF.EFF Lumilo kaj  antaŭa rado

Sen bremsoj

Antaŭa bremso

La brems-meĥanismo, same olda kiel la cetero de la biciklo, ne estis efika kaj havis provizorajn korkajn bremsoŝuojn.

Por ne preterpasi plurajn jarcentojn dum bremsado, estis konvene ne vojaĝi rapide tra la tempo. Eĉ pli konvene estis tute ne vojaĝi, aŭ eble nur suprenire.

De korko al kaŭĉuko

Oldaj  bremsoŝuoj Cantilever

Unua provo adapti almenaŭ paron de oldaj bremsoŝuoj ne sukcesis. La dikeco de la ŝraŭbo-truo estis malplia ol tiu necesa por la bicikla bremso-tenilo, kaj neniu ideo por ĝustigo aspektis fidinda.

Novaj  bremsoŝuoj

Sen sekureco pri tio, ĉu la mezuroj de tiom oldaj bremsoŝuo kaj bremsoŝuingo estis samaj ol iu nuntempa modelo, mi aĉetis tri: du por klasika biciklo kaj unu por bremsoj Cantilever.

Bremsoŝuoj

La Cantilever-bremsoŝua stango estis iomete malpli dika ol tiu de la olda bremsoŝuingo, sufiĉe por ĝin elimini kiel unuan eblon.

La longeco de la ŝraŭbo de la bremsoŝuingoj de klasika biciklo nesufiĉis por la bremsoŝuingaj teniloj.

Bremsoŝuoj  kaŭĉukaj kaj korkaj

Interŝanĝitaj  bremsoŝuoj

La plej bona komenca eblo estis elpreni la kaŭĉukajn bremsoŝuojn el la plej rudimenta modelo kaj klopodi enmeti ilin en la malnovajn bremsoŝuingojn. La mezuroj aspektis tre similaj.

Kun bremsoj

La bremsa meĥanismo estas malmulte efika, komparata kun tiuj nuntempaj, kaj ĝiaj eroj estas elĉerpitaj kaj misalĝustigitaj sen solvo.

Kvar manoj estus farintaj pli bonan laboron ol du, ĉar ne estis maniero bone fiksi la bremsoŝuingojn kaj samtempe teni ilin senmovaj.

Fine, jen la plej bona rezulto kiun mi atingis:

Bremsoŝuo Bremsoŝuo

Malgraŭ ĉio, la tempo-biciklo bremsas iom pli bone per la kaŭĉukaj bremsoŝuoj ol per la korkaj. Eĉ tiel, estos prudente ne vojaĝi tre rapide inter la jarcentoj, kaj precipe ekbremsi longan tempon antaŭ ol ekvidi la celon.