Eblas kunnoti ĉi paĝon en:




Ligiloj

Enhavo:

Ligiloj al aliaj retpaĝaroj pri la biciklo.


Jen ligiloj al paĝoj de homoj kaj asocioj kiujn kunhavas samajn principojn ol Bicikle vivi. Ankaŭ utilajn ligilojn por pli scii pri la temoj traktitaj en Bicikle vivi.

Grandaj vojaĝemuloj

Benno FRAUCHIGER

Ĉi tiu svisa inĝeniero celis vojaĝi de Svisio en Aŭstralion por instali sunenergian akvovarmigilon en izola bieno. Pro konscienco kaj ekologio, li ŝipis anstataŭ aviadili por atingi de Azio Oceanion, kaj ankaŭ por reveni eŭropen.

Paĝaro en la germana, la franca, la angla kaj Esperanto.

Ken KIFER
Ken Kifer
Bildo: kenkifer.com

Se mi devus rekomendi nur unu ligilon, tiu de Ken Kifer estus unu el la . Malfeliĉe, mi ekkonis ĉi eksterordinaran paĝon post la morto de Ken. Lia plej bona amikino konservis lian retan verkon por ĝuado kaj lernado far ĉiuj kiuj ŝatas dusake bicikladi, la Naturon, alternativan, sobran kaj konscian viv-manieron, kaj Henry Thoreau.

Anglalingva paĝaro.

Álvaro NEIL
Álvaro Neil

Álvaro forlsasis sian laborpostenon en notariejo, vendis sian aŭton kaj foriris al Sudameriko por ĝin trabicikladi, survoje disdonacante ridetojn per siaj klaŭnaj spektakloj. Estis la jaro 2001. Post jaro kaj duono kaj tridek mil kilometroj per kiuj li tre tenere kaj humure donis formon al sia libro Kilómetros de sonrisas (Kilometroj da ridetoj), li eksentis, ke ankoraŭ multaj kaj infanoj kaj plenkreskuloj restas en la mondo, al kiuj neniu iam portis rideton... Do novembre 2004e li reekbiciklis, de Oviedo, ĉi-foje por la tutan Teron karesadi. Pri ĉi nova sperto temas la kurta-daŭra filmo La arto vivi (DVD en la hispana kun plurlingvaj subtitoloj). kaj lis dua libro: África con un par (Afriko je du).

Hispanlingva paĝaro kun iomaj tradukoj en la angla

Nando PADROS
Nando Padros
Bildo: gambada.com

Kiam Nando eksentis, ke ekster ĉi konsumisma socio eble estas io alia, li forlasis ĉion kaj pedale ekvojaĝis, simple por transiri ĉi vivmanieron. Li dediĉas duonon de la enspezoj ricevitaj al helpado tiujn kiuj liaopinie havas bezonojn.

Paĝaro en la hispana kaj parte en la angla.

Cirilo PINARDON

Retpaĝo pri la vojaĝoj kaj spertoj de ĉi tiu ŝatanto dusake suprenpedali montpasejojn kaj libere tendumadi.

Cirilo kaj Roz' pretigas sian perbiciklan mondvojaĝn por printempo 2009a.

Paĝaro en Esperanto kaj la franca.

Bicikle labori

Juan Carlos GUZMÁN

Kolombiano loĝinta en Argentino, Juan Carlos [pr. Ĥŭan Karlos] estis 32-jara kiam li sukcesis fuĝi de laŭkutima destino por dediĉi sin al marionetoj. Li travojaĝas la amerikajn vojojn per siaj biciklo kaj ĉatero, portante siajn pupojn, rakontojn kaj spektaklojn.

Paĝaro en la hispana kaj en la portugala.

Por lerni

IHPVA

Asocio kuniganta interesitojn pri ajna homenergia veturilo, sen limigoj.

Anglalingva paĝaro.

Radspuroj. Praktika manlibro por biciklaj vojaĝantoj

Álvaro [proksimuma prononco: alba ro] kaj Alicia [proksimuma prononco: alisja] zorgadas ĉi malferman kaj partopreneblan ratpaĝron kaj ĝin tenas plena de tre utila kaj interesa informo por biciklovoĝajemuloj: teknikaĵoj pri ekipaĵo, elturniĝj por bicikle voĝaĝ kaj multon plian.

Hispanlingva paĝaro.

Piede vojaĝi

La praktike tuta enhavo de ĉi interesa retpaĝro utilas por biciklo-vojaĝntoj. La principoj Ĝin vivigantaj tre similas tiujn de Bicikle vivi: minimumismo, malpezegismo, mem fari la propran ilaron, pleja respekto por la Naturo...

Hispanlingva paĝaro.

Por kunpedali

BEMI

Asocio kuniganta biciklantojn E-parolantajn. Inter aliaj agadoj, ili ĉiujare organizas biciklokaravanojn tra pluraj landoj.

Esperantlingva paĝaro, kun angla kaj franca tradukoj.

ConBici

Kunordiga asocio biciklo-defendanta. Ĝi kunigas pli ol tridek asociojn el Hispanujo kaj Portugalujo.

Hispanlingva paĝaro.

Pasporta Servo

Senpaga gastigservo kun anoj en multaj landoj, por Esperanto-parolantoj. Tre utila por dusakaj vojaĝuloj.

Esperantlingva paĝaro kun partaj hispana kaj alilingvaj tradukoj.

Pedalibre

Tre aktiva madrida asocio pri bicikloturismo kaj urba biciklado.

Hispanlingva paĝaro.

Por spirite pedali

Consume hasta morir (Konsumu ĝis morto)

Foje serioze, foje humure, sed ĉiam kritike. Kontraŭreklamoj, kontraŭreklamado, malkonsumismo...

Hispanlingva paĝaro.