Eblas kunnoti ĉi paĝon en:




Kajero 2005a kaj antaŭa

Enhavo:

2005a kaj antaŭa kajero de ideoj, vojaĝoj kaj atendoj


Unuaj pedalpuŝoj... rete 2003-12

hejmfarita kuŝbiciklo

Plurfaze, laŭlonge de la du lastaj monatoj, mi publikigadis la fotojn kaj klarigojn del pri la proceso transformadi mian biciklon Anakleta en kuŝbiciklon. Poste mi faris same per la materialo pri la konstruo de la biciklo Olivarbo.

Tio estas la semo de ĉi paĝaro.

Ĉu malpermesite venki? 2004-05

Nuntempe malmultaj homoj scias, ke la kreskanta interesiĝo pri kuŝbicikloj iel estas renesanco de tio kio okazis inter fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a.

Tio, ke en 1934 oni malpermesis kuŝbiciklojn por oficialaj konkursoj, haltigis iliajn dezajnon kaj konstruon dum jardekoj, ĝis ilin remalkovris MIT-profesoro David Gordon Wilson kaj studento lia, ĉ. 1975. Miloj da kuŝbiciklistoj eterne dankos ilin.

Ni revenu en la epokon antaŭ tiu stulta tago de 1934. Ni sciu iom pli pri tri kuŝbiciklaj pioniroj: francoj Charles Mochet, lia filo Georges Mochet kaj biciklisto Francis Faure.

Post pluraj revizioj, mi publikigis la tradukojn de mi faritajn el Winning Forbidden: The History of the Recumbent Bicycle:

Eblas legi la tutan historion en Malpermesite venki: La historio de la kuŝbiciklo.

Novaĵoj en la retpaĝoj 2004-07

Dum ĉi tiu monato mi plublikigadis novan enhavon:

Malgranda aktualigo en la paĝaro 2005-06-25

tendo

Mi aktualigis la komptitajn kilometrojn de la kvina prototipo de la projekto Kondoro, jam 764 km, tre proksime de la tiomaj eltenitaj de la tria prototipo antaŭ ol rompiĝis la bumo. La diferenco estas ke ĉi tiu kvina ne montras ajnan simptomon pri elĉerpiĝo.

Mi krome enpaĝigis la mankintan foton pri la tendo Quechua.