Eblas kunnoti ĉi paĝon en:




El la kajeroj

Enhavo:

Elektitaj notoj el la kajeroj de ideoj, vojaĝoj kaj atendoj


Fotoj pri la biciklo Anakleta 2008-08-31

Pretas la fotoj pri la sesa prototipo de la Kondor-projekto, last-oktobre faritaj. La plej grava ŝanĝo ĉe la biciklo estis la nova unupeca sidilo. Ankore mankas aldoni la tekstojn.

Kuŝbicikloj Azub 2008-08-23

Azub Ibex
Bildo: azub.cz

La ĉeĥa firmao Azub fabrikas kuŝbiciklojn kaj ofertas tri modelojn de 26-colaj radoj. En Hispanujo la nova entrepreno 3ike importas kuŝbiciklojn Azub-ajn kaj ali-firmaajn.

La biciklaŭno estas en Irano 2008-06-04

En Irano

Álvaro Neil eniris iranen antaŭ tagoj, post ol travivi odiseon pri sia pasporto. En biciclown.com eblas sekvi lian vojaĝon. En Bicikle vivi baldaŭ estos pretaj la transskribaĵoj de liaj radio-intervjuoj ankore atendantaj.

Horaro de Cicloturismo en la 5 2008-04-10

La hispanligvan semajnan radioprogramon Cicloturismo en la 5 oni nune elsendas vendrede je 15:39 kaj ree sabate je 17:39 (laŭ duoninsula hispanuja tempo). Ĝin eblas aŭskulti ĉe la retpaĝo de Radio Nacional de España.

Sep dezertoj bicikle 2008-01-16

Ne, ne pri mi temas; momente mi ne ekentreprenos tutmondan bicikloaventuron, des malpli ĵus alveninte de mia lasta interregiona aventureto... Sed Sergio Fernández [pr. serĥjo fernandes] ja faris. Dum la lastaj kvar jaroj, Sergio sole trabicikladis la sep plej grandajn dezertojn el la mondo.

Graŭ informo de amikino, mi eksciis, ke li hodiaŭ prezentos sian libron 7 desiertos con un par de ruedas (7 dezertoj per paro de radoj) en la librovendejo Desnivel kaj tien mi ekiris tuj.

Mi jam konis la projekton de Sergio de ĝia komenco per lia paĝo Con un par de ruedas (Per paro de radoj), sed persone aŭskulti lian paroladon senafektan kaj simpatian pri liaj vojaĝoj estis agrabla malkovro: ne eblis ne rimarki la bonajn principojn kiuj lin kuraĝigis ĉe entrepreno kies grandan malfacilon scipovas kompreni ni la biciklovojaĝemuloj.

Aparte malkovriga estis lia konfeso, ke la komence precipe sporta defio aliiĝis post la unua el la sep vojaĝoj... Tiam la ĉefceloj ŝanĝiĝis kaj li povis pli intense travivadi la vojaĝosperton mem: sen datoj nek limtempoj, nur kun ir-bileto...

Lia nova projekto, por 2009, rilatas Himalajon...

De Alcalà de Xivert al Carboneras de Guadazaón 2008-01-15

biciklo apudvoje

Ĉe Carboneras de Guadazaón [pr. karboneras de gŭadasaon'], proksime de la urbo Cuenca [pr. kŭenka], neplanite finiĝis la trankvila vojaĝo kiun mi komencis la unuan de januaro proksime de Mediteraneo kaj kiu celis Madridon. Dek tri malvarmaj tagoj, ioma pluvo, multaj solecaj vojoj kaj ŝoseoj, belegaj lokoj (iuj el ili revizititaj post jaroj), anekdotoj kaj renkontoj.

La lastan nokton mi pasigis klopodante iom dormi dum forta pluvo senĉese frapadis la maldikan plastan plejdon sur mian vizaĝon. Malseka bagaĝo, antaŭvidebla vetera plimalboniĝo kaj manko de alternativo por la nacia ŝoseo decidigis min entrajniĝi kaj alveni Madridon post tri iom malĝojaj horoj anstataŭ post kvin planitaj ĝojaj tagoj...

Sed jam tempo estas inaŭguri la fakon pri biciklaj vojaĝoj kaj ĉi lasta sperto decidigis min eklabori pri ĝi.

África con un par (Afriko je du...) 2007-11-24

libro

Post iom pli ol du semajnoj de kunlaborado inter Álvaro Neil kaj mi por revizii lian novan libron, kaj per la laboro de lia amiko Víctor Merino kiel dezajnisto kaj paĝar-skizisto, África con un par hodiaŭ iĝis preta por la presejo.

De Egiptujo al Hispanujo kaj de Hispanujo al Egiptujo kaj ree, la teksto ĉiuvojaĝe poluriĝadis, ĉapitron post ĉapitro, alineon post alineo, komon post komo, per ĉiu korekto kaj ĉiu sugesto, por ke nenio malklarigu la specialan rakontostilon de la aŭtoro, plena de humaneco, spicita de multe da kaj humoro kaj socia kritiko.

Álvaro honoris min per sia konfido ke mi helpu lin ĉi-taske. Mi tre kontentas pri la rezulto. Ĉi tian taskon oni faru senhaste, kaj feliĉe estis sufiĉe da tempo por ĝin fini kontentige (kvankan certe iu petola tajperaro restas nerimarkita).

África con un par ekaĉeteblos la 19an de decembro en la reta librovendejo Paquebote.

La biciklo Anakleta en amaskomunikilo... aŭ pli bone dirite: kritikmaskomunikilo 2007-11-04

La ĵusa 61a numero de Ciclopedia, la bulteno de Pedalibre, enhavas en sia fako Kuriozaj bicikloj el la tutmonda mondo prezenton de la biciklo Anakleta.

la biciklo Anakleta

La aspekto de la biciklo en la artikola foto ne plu aktualas. La sesa prototipo de Anakleta, kies bildon vi ĉi-apude vidas, estas preskaŭ finita: nova sidilo (finfine unupeca) kaj kurva stirilo tre aliaspektigas; kaj aparte igas la pedaladon eĉ pli komforta. La detaloj pri la konstruado deĉi nova prototipo estos publikigpretaj post tagoj.