Eblas kunnoti ĉi paĝon en:




Kontakti

Enhavo:

Kiel kontakti min. Reguloj por bone uzi retpoŝton. Mia retpoŝta adreso.


Dankon pro via kontaktemo. Mi ŝatas ricevi opiniojn, kritikojn, sugestojn kaj demandojn pri ĉia aspekto de Bicikle vivi. Ne atendu fruan respondon (ne antaŭ semajno), ĉar normale mi ne havas regulan retaliron.

Vi trovos mian adreson fine de ĉi paĝo. Mi nur petas vin antaŭ ol skribi legi kaj sekvi la jenajn regulojn pri bona uzo de retpoŝto. Jes ja, estas eble ankaŭ biciklece retpoŝtumi, tio estas, simple kaj respekte.

Kelkaj reguloj pri ĝentilo kaj bona uzado de retpoŝto

1. Ne diskonigu sendistinge la retpoŝtajn adresojn

Retpoŝta adreso apartenas al la posedanto samkiel la hejma adreso aŭ la telefonnumero. Bonvolu ne enmetu sen mia antaŭa kaj eksplicita permeso mian retpoŝtan adreson en novaĵgrupojn, cirkulerojn, mesaĝo-listojn, ĉen-mesaĝojn kaj retpaĝojn. Tion fari estus ne nur malĝentile, sed ankaŭ la plej bona maniero venigi rubmesaĝojn en la adreson.

2. Uzu simplan tekston por skribi vian mesaĝon

Multaj homoj ne scias, ke estas du manieroj aŭ formatoj skribi la tekston de retmesaĝo:

Simpla teksto (ankaŭ nomata "senformata")

La tradicia sistemo, kiun ĉiujn retpoŝtiloj komprenas. Ĝi ne ebligas ŝanĝi la aspekton de la teksto kaj enmeti bildojn en ĝin.

Riĉa teksto (ankaŭ nomata "kunformata" aŭ HTML)

La mesaĝo-teksto estas ene kodita kiel retpaĝo, kio ebligas ŝanĝi la aspekton de la literoj, enmeti bildojn kaj krei aliajn efektojn.

Eĉ se vi havas la malan impreson, ne ĉiuj retpoŝtiloj povas komforte vidigi la riĉtekstajn mesaĝojn. Foje la ricevinto vidos vian mesaĝon kiel aldonan dosieron kiun li devos malfermi per retpaĝumilo por legado. Tio krome malfaciligos respondi vian mesaĝon.

Riĉa teksto ne nur okupas pli ol simpla tekto, sed preskaŭ ĉiam la simpla-teksta versio estas aŭtomate aldonita al ĝi (ĝuste preventante la eblon ke la ricevonto ne povos legi facile la riĉan tekston). Rezulto: via mesaĝo okupos pli ol duoblo kaj vi malfaciligos ĝian legadon; ĉio sen bezono (aŭ ĉu vi bezonas ŝanĝi la grandon kaj koloron de literoj por skribi?).

Bonvolu: uzu simplan tekston por skribi min, krom se estas bona kialo. Faru unu el jenaj du:

  • Se vi decidas kutime skribi per simpla teksto: Ŝanĝu, en la preferaro de via retpoŝta programo aŭ retapĝo, la antaŭproponitan formaton por skribi la mesaĝojn: elektu simplan tekston.

  • Se vi preferas plu skribi kutime per riĉa teksto: Iuj retpoŝtiloj ebligas elekti inter ambaj formatoj ĉiu-slipe en la adresaro. Se tiel viakaze, bonvolu marki mian adreson por ke ĉiam uziĝu simpla teksto por mesaĝi. Ofte estas alia elekteblaĵo, nome "respondi la mesaĝojn kun la sama formato per kiu oni skribis ilin". Ĝi pro ĝentilo devus esti markita.

3. Uzu la ĝustajn adresujojn

Estas tri lokj kie skribi la adresoj de la mesaĝo-ricevontoj: la adresujoj "Al", "Kopie al" kaj "Kaŝkopie al". Iliaj originalaj nomoj en la angla estas respektive: "To", "CC" ("carbon copy") y "BCC" ("blind carbon copy"). Ĉiu el tiuj adresujoj havas respektendan konkretan funkcion:

Al

Uzata por la adresoj de la adresatoj, tiuj kiujn la mesaĝo rekte koncernas kaj kiuj senecese devas respondi.

Kopie al

Uzata por la adresoj de tiuj kiuj ricevu kopion de la mesaĝo por informo, sed kiujn ĝi ne rekte koncernas, do kiuj ne devas respondi.

Kaŝkopie al

Uzata same ol "Kopie al". La diferenco estas, ke la adresoj estos nevideblaj por ĉiuj adresatoj.

Ĉi tiu estas la adresujo uzenda por cirkuleri, speciale se la adresatoj ne konas sin. Ret-cirkuleri nekaŝante la adresojn (sed metante ilin en la adresujojn "Al" aŭ "Kopie al" estas tiel sensenca, malĝentila kaj malresponsa kiel cirkuleri per ordinara poŝto kaj enmeti en ĉiun koverton la liston de adresoj de ĉiuj adresatoj.

Iuj retpoŝtiloj ne montras ĉi tiun adresujon ĝis oni markas tiun eblon ĉe la preferaro.

4. Skribu priskriban temon por via mesaĝo

La skribujo "temo" havas tre gravan celon: indiki al la ricevonto pri kio temas via mesaĝo antaŭ ol malfermi kaj legi ĝin. Por faciligi la traktadon de mesaĝoj estas grave skribi ion priskriban sed mallongan. Ekzemple: Se vi mesaĝas min por sendi sugeston sed kiel temon skribas simple "Saluton" anstataŭ "Sugesto por plibonigi la paĝon pri dusakoj", probable via mesaĝo atendos ĝis mi finos legi tiujn kies temo klare priskribas la enhavon.

5. Ne konservu en via respondo la respondatan mesaĝon

La retpoŝtiloj ebligas elekti ĉu konservi aŭ ne en nia respondo la tekston de la respondita mesaĝo. La utilo konservi ĝin estas intermeti en nia respondo kiel citaĵojn la liniojn pri kiuj ni volas respondi. Ĝenerale la respondita teksto aperas kun ĉiulinia simbolo maldekstra (kutime ">").

Ekzemple, se alvenis jena mesaĝo:

Eblas respondi ĝin kiel klasikan leteron.:

Sed retpoŝto estas malsama komunikilo ol ordinara poŝto, kun propraj rimedoj kaj konvencioj. Estas tre pli komforte kaj efike utiligi la eblon citi la originalan mesaĝon kaj respondi tiel ĉi:

Kio sensencas (kaj kio plimultaj homoj faras pro nekono) estas respondi jene:

Tiel agi estas same absurde kiel respondi leteron resendante ĝin al la sendinto post ol skribi marĝene nian respondon... Ne nur absurde sed pli koste kaj malrapide por ĉiuj.

Se vi ne volas uzi la eblon citi partojn de la ricevita mesaĝo en via respondo, bonvolu forviŝu ĝin tute. Se ve neniam uzas tiun rimedon, diru al via retpoŝtilo ke ĝi ne konservu la respondatan mesaĝon.

6. Uzu publikajn formatojn por la aldonitaj dosieroj

Foje nepras aldoni dosieron (ekzemple, dokumenton kun raporto). Kio plimultaj homoj ne scias estas, ke multaj dosierformatoj ne estas publika kaj universalaj sed sekreto de la firmaoj ilin inventintaj (kiel la formato de la la dokumentoj de la programo Word de Microsoft). Tio signifas, ke nur tiu firmao scipovas kiel krei kaj legi tiajn dosierojn.

Kiam vi sendas al alia homo dokumenton en sekreta formato, estas simile al tio, sendi libron kun misformitaj literoj kiujn eblas legi nur per speciala lupeo aĉetenda de la firmao inventinta ilin.. Ĉu ne estus pli saĝe, uzi normalajn literojn legeblajn de ĉiuj?

Detale klarigi la teknikajn kaj sociaj sekvojn de ĉi afero estas ekster la celo de ĉi paĝo. Se vi interesiĝas pliprofundiĝi, vi povos multan informon en la reto.

Kion fari? Tre facile: Antaŭ ol sendi tekstan dosieron, kio estas la plej ofta kazo, petu de via programo registri aŭ eksporti ĝin per publika formato. Jenaj estas la pli komunaj:

  • TXT: Konservas nur la tekston, sen ajna informo pri ĝiaj aspekto kaj aranĝo.
  • HTML: Konservas la strukturan informon (titolojn), la aspekton de literoj kaj alineoj, la tabelojn kaj la bildojn (en apartaj dosieroj). Ne konservas la paĝo-dividon. Tiu estas la formato de retpaĝoj.
  • RTF: Konservas tutan strukturan informon, aspekton kaj paĝar-aranĝon. Eble perdiĝus priaspektan informon tre specifan de la programo per kiu kreiĝis la originala dokumento.
  • PDF: Konservas la aspekton de la dokumento praktike identan al la definitiva printaĵo. Ĉi-formatan dokumenton oni ne povas modifi krom per specialaj programoj.

Se vi devas sendi alispecan dokumenton (kalkultabelon, perbildan prezentaĵon...), konsultu min pri la ĝusta formato.

7. Ne supozu ke ĉiuj ricevas samrapide kiel vi sendas

Se vi havas ADSL-an tre rapidan retkonekton por kiu vi pagas fiksan monatan kotizon, vi eble fine forgesos ke estas homoj kiuj konektiĝas alimaniere (per ordinara telefona modemo, per malrapida GSM-a portebla telefono, per komputilkarto GPRS-a, per son-konektilo ĉe publika telefono, ĉe telefonejo, ĉe ret-kafejo...); homoj kiuj ne povas rapidi tiom kiom vi kaŭ devas pagi per la konekto-tempo aŭ la informo-kvanto sendita kaj ricevita.

Eble sendi tiun grandan mesaĝon kun tiomaj fotoj kostos al vi neniom kaj postulos de vi unu sekundon, sed eble por la ricevinto ĝi signifos multe, tempe kaj mone.

Pro ĉio supra, estas ĝentile limigi la uzon de retpoŝto al aferoj necesaj, kaj estas pruvo de bonedukiteco tio, demandi antaŭ ol sendi mesaĝon kun aldonaj dosieroj de certa grando.

8. Ne skribu majuskle

Retpoŝta konvencio estas, ke majuskloj uziĝas por krii (JES, POR KRII, ĜUSTE KION MI FARAS NUN).

Bonvolu skribi softe, tio estas, uzante majusklojn nur kie la lingvo-reguloj devigas.

Mia adreso

Nu, vi legis tre atente ĉion antaŭan kaj do povas noti mian kontakt-adreson: bici heliko retregiono. Kion vi diras? Ĉu ĝi ne ŝajnas retadreson? Kiel vi antaŭ momento legis, ne estas konsilinde enmeti poŝtajn retadresojn en retpaĝojn.

Helpeton? Anstataŭigu la vorton "heliko" per la retpoŝta helik-simbolo; anstataŭ "retregiono" skribu la retregionon sub kiu gastas ĉi tiuj retpaĝoj, nome alinome.net; kaj kompreneble kunigu ĉion kaj forigu la spacetojn. Jen ĉio! Vi jam havas la retadreson... nun, vi scias, traktu ĝin ĝentile.

Dankon pro via baldaŭa mesaĝo.