Kondor-projekto: tuta biciklo

2003-05-29

Mia biciklo antaŭ «kuŝiĝo»

La unua paŝo estis foti mian biciklon. Ĉiaterena Bianchi de ĉ. 1990, kun miloj da km ĉe-rade kaj tre karakteriza framo: du horizontalaj tuboj maldikaj anstataŭ unu dika, kaj oblikva tubo ĝis la stiriltenilo.

2003-06-05

La biciklo kaj la onta bumo

La biciklo apud la onta bumo antaŭ ol ĉi tiun definitive tranĉi.

2003-06-12

Unua provo fiksi la bumon

La unua solvenda problemo estis, kiel kaj kie fiksi la bumon. Jen la unua klopodo, por preni mezurojn

2003-06-15

La unua prototipo preskaŭ preta

Aspekto de la unua prototipo antaŭ ol meti la ĉenon kaj fiksi la bumon per boltoj anstataŭ flanĝoj.

2003-06-17

La Ĉeno kondukata de ĉenpuŝilaj pulioj

Sur la foto, la ĉeno kondukata de tri ĉenpuŝilaj pulioj.

La pleja problemo de ĉi tiaj pulioj estas, ke la ĉeno facile saltas de ili. Ili bezonas aksmuntaĵon, samkiel ĉe la ĉenpuŝilo.

2003-06-20

La unua prototipo

Ankoraŭ restaĵoj el la provo munti nerektan stiradon. La ĉeno kaj la bumo nefiksitaj.

2003-06-29

Preta por la unua pedalado

Ĉio pretas por la unua provo, la unuaj kaj lastaj 3-4 metroj kiujn la unuaversia biciklo eltenis.

2003-07-03

Dua bumo ekas, el du ŝtalaj tuboj

Por konstrui la duan version de la bumo mi utiligis du ŝtalajn tubojn, en kies antaŭajn pintojn enmetiĝos la forkeroj.

2003-07-05

La nova bumo

Videble, la forko de la kurbiciklo estis jam veldita pinte de la ŝtalaj tuboj, do necesis apartigi la kondukĉenajn tubojn por preni mezurojn por meti la novan bumon.

2003-07-06

Kusenoj por la sidilo

Manke de remburaĵo, mi surmetis kusenojn por ekprovadi la duan prototipon, jam kun veldita bumo.

2003-07-07

Profilo kun nuda sidilo

Perfekta profilo de la nuda sidilo. La invertitan kaj suprenlevitan promenstirilon mi uzis por la unuaj provoj.

2003-07-11

Biciklo kun preskaŭ tute tegita sidilo

Ĉar ja sidilplato estis jam tegita per oranĝa ŝtofo, mi per la definitiva nigra tolo tegis unue la dors- kaj kap-apogilon.

Videblas, ke la tubo kiu tenu la antaŭan ĉenpuŝilon estis jam veldita ree, kaj la lumilo muntita.

2003-07-27

Sidilo finita, kilometrilo instalita

La kompleta sidilo estis jam nigre tegita, kaj post preskaŭ du monatoj la kilometrilo reinstalita.

2003-08-01

La bumo refleksiĝinta

Tiel fleksiĝinta estis la bumo post la tiutaga provitinero. La veldaĵo ĉe la maldekstra tubo ne eltenis, kaj la dekstra tubo fleksiĝis. Revenvoje ne eblis pedali (sed feliĉe longe sobiri).

Tio estis la fino de la dua prototipo.

2003-09-19

La biciklo kun la boltita bumo

Finfine, jen la nova bumo fiksita per tri boltoj, du el ili la kadron trairantaj. La fiksaĵo ŝajnas tre firma.

2003-09-23

La biciklo kun la skeleto de la nova sidilo

La biciklo kun muntita transmisio kaj la skeleto de la nova sidilo. La novan dorsapogilan strukturon konsistigas kvar aluminiaj bret-ortaĵoj.

2003-09-24

La tria prototipo

Nova bumo pli fortika, pli longa, kaj boltita anstataŭ veldita. Tute nova sidilo pli fortika, malgranda, leĝera kaj ĝustigebla. Pli fortika fiksaĵo ĉe la ĉenkonduka tubo. Kaj splenda malbrila farbo nigra.

Kiom longe ĉio eltenos?

2003-10-03

La biciklo provata

La biciklo refoje muntita kaj preta post du monatoj. Tamen restis solvendaj la streĉo Ĉe la supra konduktubo kaj la iom tro antaŭa stirilpozicio.

2003-11-07

La biciklo kun la nova stiriltenilo

La profilo iom ŝnĝiĝis pro la nova stiriltenilo. La stirilo estas pli malantaŭe nun, do tre pli komforta, ĉar antaŭe necesis antaŭenigi la Ŝultrojn por plenmane preni la tenilojn.

Tamen ĝi estas ankaŭ du centimetrojn pli alta, kio refoje igas la femurojn tuŝi ĝin dum pedalado.

2003-11-11

La biciklo

Maldekstra profilo de la biciklo post la refoja stirilŝanĝo kaj la malprigrandigo de la sidilplato. Mankas refari la sidilplatan tegon, pliperfektigi la fiksaĵon de la supra konduktubo al la framo, kaj tranĉi la dorsapogilajn bret-ortaĵojn.

La biciklo

Koncerna dekstra profilo.

2003-11-20

La biciklo kun detranĉitaj dorsapogilteniloj

Fine mi detranĉis la troajn bret-ortaĵojn kiuj konsistigas la dorsapogilan strukturon (137 gramojn malpli). Restas sufiĉe por iom antaŭenigi la dorsapogilon senecese.

Krome videblas, ke la fiksaĵo de la supra konduktubo estas pli alta ol antaŭe. Tio estis la lasta provo antaŭ ol ĝin definitive malmeti.

2004-06-21

Maldekstra flanko

Maldekstra flanko de la kvara prototipo.

Dekstra flanko

Dekstra flanko de la kvara prototipo.

La kvara prototipo kun 20-cola rado

Mi provis, kia montriĝis antaŭa 20-cola rado, kion mi jam scivolis pri la antaŭaj prototipoj. Mi instalis antaŭan 20-colan amortizan forkon kaj la koncernan radon.

2004-09-14

Kvina prototipo

Maldekstra flanko de la kvina prototipo.

Kvina prototipo

Dekstra flanko de la kvina prototipo.